Ligiloj


Retejo de la Amerika Komisiono

Amerika KomisionoAmerika KomisionoAmeriko.org estas la enirpordo de Esperanto en Ameriko. En la retejo vi trovos informojn pri la amerika Esperanta movado kaj pri la Amerika Komisiono de UEA. Enestas raportoj pri diversaj agadoj, informoj pri la unuopaj landaj movadoj kaj renkontiĝoj. En la parto pri la Amerika Komisiono oni detale informas pri la celoj de la komisiono. La Amerika Komisiono estis starigita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 1994, dum la 79-a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, por prizorgi la E-movadon en amerikaj landoj. Ĝi intensigas la kunlaboron inter la landaj movadoj en Ameriko kaj dediĉas specialan atenton al grupoj kaj izoluloj en landoj kie ankoraŭ ne ekzistas memstara movado. Grava celo estas varbi donacojn por la Amerika Fondaĵo.

La Esperanto-Gazetaro

Gazetejo.orgGazetejo.org
Gazetejo.org vere estas interesega retejo. Tie vi trovas amason da diversaj gazetoj de la Esperanto-Gazetaro. Momente en la tuta retejo enestas pli ol 1350 diversaj gazetoj el la nuna tempo kaj ankaŭ historiaj gazetoj. La granda avantaĝo estas ke vi povas elŝuti multajn gazetojn en pdf-formato kaj legi ilin hejme.

Raporto: Internacia Novaĵmagazino

MonatoMonatoLa interreto ankau helpis al la evoluo de Esperanto-retmagazinoj. Kiel normala gazeto la novaĵmagazino "Monato" estas tre konata. Monato aperas kiel monata gazeto (Klikante sur la bildon vi atingas la retpaĝon de Flandra Esperanto-Ligo, kie oni povas aboni la gazeton.) La retmagazinoj havas la avantaĝon ke ili povas aperi multe pli ofte kaj oni povas reagi al aktualaj politikaj kaj mondaj evoluoj. Raporto.info raportas pere de kunlaborantoj el la tuta mondo pri multaj aktualaj aferoj. Foje rigardu la paĝon! Ankaŭ vi mem havas la eblecon kontribui pri interesaj okazaĵoj el Meksiko, do vi mem povas fari ĵurnalisto. Provu vian talenton!