Alvoko de la Prezidanto de VEA al ĉiuj e-venezuelanoj

Gekaraj listanoj

Jam pasis multe da tempo de nia lasta kontakto pere de tiu chi listo. Bone reaktivi la kontakton inter esperantistoj de venezuelo. Ankoraŭ la listo devas esti pli ampleksa, kun pli da membroj, ĉar ekzistas kelkaj pli esperantistoj en venezuelo, kiuj ne partoprenas en la listo. Aliflanke, perdinte mian harddiskon, mi perdis ankau mian retadresaron, kiun iom post iom mi devas rekonstrui.

Vi ĉiuj scias, ke mi estas (nevolonte) la Prezidento de AVE, ĉar lastjare mortis (aŭ pli bone diri estis mortigita) nia Prezidento Jorge Mosonyi. De tiam mi devis eniri la Prezidentan postenon en AVE, kie abundas bezonaĵoj precipe dum la lasta jaro, kaj malabundas la hompovo. Mi multe ŝatus ricevi iu ajn proponon au proponeton de la membraro de tiu ĉi listo, de vi esperantistoj el diversaj partoj de la lando por stimuli nian Asocion, jam en kritika periodo pro manko de asocianoj kaj ekonomika kontribuo. Mi sentas, ke gejunuloj ne n e alvenas nian Asocion, kaj aliaj plejkreskulaj esperantistoj ekster Karakaso ne kontribuas sufiĉe al la zorgado de nia unika Asocio en Venezuelo. Do, urĝas, ke pli junaj personoj alvenu al la movado, kaj aliaj alportu projektojn por nia Asocio. Ni estas malmultaj ĉi tie en Karakaso, kaj mia aĝo jam limigas miajn movojn kaj eĉ mi ne scias ĝis kiam mi povos instrui en la universitato. Se vi povos kontribui
ekonomike aŭ per ia ajn maniero, ni multe kontentos ĉi tie en Karakaso.

Almenau dummomente gravas, ke ni vivligu nian liston, kaj ke ni povus instrui en iu ajn parto de la lando, ege bone, kaj se ne, alporti novajhojn, artikolojn, leterojn au proponojn chu por nia listo aŭ ĉu por niaj publikaĵoj, kiuj ekzistas rete kaj skribe.

Konsekvence, mi profitas la okazon por rememorigi, ke nia listo ekzistas kaj ni devas aumenti ĝian vivon au mortigi ĝin, se ni jam tute malhavas la volon interkomuniki kun niaj kunuloj de la sama internacia lingvo en Venezuelo. Mi esperas tute male, ke ni ne havas tiun deziron, sed simple emas pro multe da okupacio la malzorgon (despreocupación) por nia nacia rondo, kaj la tendenco estas la praktikado de la lingvo en internaciaj rondoj,

Sendube ni ĉiuj amas la lingvon kaj havas esperantajn preferencojn en niaj vivoj (pruvo de tio estas, ke ni strebis lerni la lingvon kaj dediĉis multe da tempo al ĝia regado). Pro tio ni devas plikonscii pri la nuna atento al nacia nacia etoso, Necesas amplifiki la kontakton kun samnacianoj por organizi eventojn, personaj vojaghoj, gastigi al iu el ili kiam eblas, disvovi amikiĝon, ktp. ĉar jam alvenis la krisa momento de nia zorgado por la malkresko de la venezuela movado kaj por la ekzisto mem de esperantistoj en Venezuelo, kion oni devas kontraŭbatali.

Ekzistas potencialon eĉ por bona kreskado en nia aktuala Venezuelo. Novaj tempoj por multaj sociaj eksperimentoj nialande okazas kaj meze de ĉio nia lingvo estas ankau revolucia ilo por enkonduki ŝanĝojn en la pensamaniero de ĉiuj homoj, ne gravas se nur iomete. Kaj sendepende de ajna politika penso, la mondo disvolvighas lau maljusta lingva diskriminacio en la internacia scenejo. Do. Esperanto havas grandan revolucian potencon, kiun ni devas profiti, se ni ĉiuj esperantistoj en Venezuelo pli unuighas favore al niaj interkontaktoj kaj projektoj.

Permesu min fine esprimi la jenan rimarkon:
NUR LA SAVO OKAZAS ENE DE LA SOCIO. Jen mia pensamaniero.
Male kaj strange, en la kristanismo la savo estas nur individua, kaj eĉ ĝi povas okazi ekstere de la socio. Ekzemple, homo apartigita de la socio povas esti vera sanktulo kaj atingi virton kaj feliĉon. Mi pensas tute kontraŭe.

Kun koraj salutoj al vi ĉiuj

JoNo

(tiu ĉi letero estis pubikigita en la listo:

, de la Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio: Johano Negrete, dato kaj horo: 23/06/2010 02:31:16)