Malfermita letero de Peter Jaimez kaj Malfermita letero de Ricardo Coutinho

INFORMILO

VENEZUELA ESPERANTO-ASOCIO

AFERO: Respondo kaj klarigoj rilate al letero de la sinjoro Peter Jaimez titolita “Malfermita letero al kvar aŭ kvin membroj de Venezuela Esperanto-Asocio kiuj ankoraŭ povas legi en Esperanto kaj la amikoj de Esperanto.

Rimarkinde ke tiu letero estis sendita ankaŭ al personoj kiuj ne estas membroj de nia organizaĵo, kaj ni trovas ke tiu sendaĵo havas la malklaran celon kaj malplenajn ideojn, mi agnoskas ke valoras la penon respondi.

Agadcelo:

Venezuela Esperanto-Asocio estas organizaĵo kiu celas disvastigi la lingvon internacian iniciatinta de la doktoro L.L. Zamenhof, organizi kursojn, prelegojn kaj similajn aranĝon rilate al la lingvo mem, al la Venezuela kulturo, al la scienco, humanismo, literaturo kaj ĉiu homa kreo. Helpi per niaj propraj rimedoj regionajn klubojn kaj servi kiel perilo inter internaciaj esperantaj oganizaĵoj.

Pro tio:

1ª- Estas bonvenaj ĉiuj homoj kiuj volas agadi, esperantumi, kaj ĝui esperanton, nian komunumon kaj disvastiĝi la ideon de neŭtrala lingvo sub harmonia etoso.

2ª- Nia organizaĵo estas neŭtrala rilate al religio, politiko kaj raso, tio signifas ke ĉiu homo povas partopreni sendiskrimancie en nia organizaĵo sendepende de sia religio, politikotendenco kaj raso.

3ª- Ĉiu realigebla ideo estas bonvena.

4ª- Neniu asociano estas diskriminaciita.

Agado:

Ekde la foriro de Turrisi mi prenis la redakcion de Venezuela Stelo, mia unua celo estis daŭrigi la publikigon malgraŭ la manko de verkistoj, multaj e-revuoj havas la saman problemon, la alia estas la manko de mono kaj poste kiel modernigi la desegnaĵoj. La sinjoro Ramón Morales helpas min en la desegnaĵo de la revuo ekde la numero 84, dankon al li la revuo ege moderniĝis. Por haltigi la vakuajn elspezojn mi sendis leteron al ĉiuj la ricevintoj demandante ĉu vi deziras ricevi nian revuon kaj nur Isabel Clemente kaj Jesús Cedeño repondis tiun simplan demandon. En la estrarkunveno ni konkludis ke ne valoras la penon presi la revuon kaj sendi ĝin, ĉar tiu signifis dum multaj jardekoj la duono de nia jarelspezo!.

Nia estraro decidis sincerigi nian membroliston, post unu jaro de estrarperiodo ni konzultis al la kasistino kaj rimarkis ke neniu el nia membroj de for de Karakaso kotizas kaj eble neniam kotizi, rimarkinte tiun aferon ni sendis leterojn al ĉiuj landaj esperantistoj petante aliĝis al nia organizaĵo, la rezulto; nul esperantistoj repondis. Do, ni forlasis la provincaj estraranoj kaj junularvokalo ĉar ili neniam sendis informojn pri sia agado nek aliĝkotizon.

Dum nia administracio ni eldonis “Eta Selektaĵo de Verkoj de Simón Bolivar”, dulingve (hispane kaj esperante). Ni ĉiujare faras kursojn en nia oficejo kaj for de ĝi (Lernejo de Filosofio kaj Modernaj Lingvoj en la Centra Universitato de Venezuelo), faris ni seminariojn, babiladoj kaj prelegojn en kaj pri Esperanto, kaj kompreneble pri aliaj temoj (historio, filozofio, kulturo, scienco, juro, merkatostudo).

Ekde Aŭgusto de la jaro 2011 mi sendis demandoleteron al ĉiuj naciaj esperantistoj demandante ĉu ili vere partoprenus en Nacia Rekontiĝo okazonta en Aŭgusto 2012, okaze de nia Centjariĝo?, la celo estis rigardi la eblecon fari veran landan rekontiĝon kaj ne riski monon, rimedojn kaj tempon de nia jam malgranda asocio. La rezulto estas ke nur la kurancisto Jesús Cedeño respondis kaj eĉ donis sian apogon por trovi lokon. Nia Asocio konkludis ke oni ne povas riski niajn rimedojn en ne apogita aranĝo kaj uzu la monon en urĝaj aferoj.

Malgraŭ ke nia estraro estas forte ligita al Johano Negrete tio ne signifas ke nur li agadas, mi mem 12jariĝas kiel oficisto de nia asocio kaj ekde du periodoj estas sekretario, mi agadas kiel redakciisto de la revuo, mi faras kursojn kaj de tempo al tempo prelegas.

Dum tiuj du jaro ni sendis informilojn al Televen, Televisión, RCTV, Venezolana de Televisión, Tves, Catia TV, lokaj radio, Onda Superestación, Unión Radio, ĵurnaloj kiel: El Universal, El Nacional, El Siglo, Panorama, Ultimas Noticias, El Sol de Margarita, El Carabobeño, junularaj sekcio de partioj kiel psuv, ad, primero justicia, Nuevo tiempo, komunisma partio, kulturaj organziaĵoj, karakasaj urbestroj, ktp.

La ĵurnalo El Universal intervjuis al Negrete kaj mi okaze de mia vojaĝo al Kubo (UK kaj JK, 2010). Kelkaj lokaj radioj intervjuis al Negrete, Maria Rosa Maio kaj mi mem dum nia estrarperiodo.

Mi mem sendis leteron al persona kaj ministra retadreso de la ministro pri kulturo Pedro Calzadilla ĉar fakte mi konas lin. Mia letero enhavis la jenon: klarigi pri nia asocio, klarigo pri niaj celoj kaj nia peto estis helpi nin informi per siaj amaskomunikiloj pri esperanto kaj nia organizaĵo. Rezulto estis ke nur unu revueto de tiu ministerio informis (TODOadentro), dato 13 ĝis 19 de septembro 2012, la artikoleto nur diris: Asociación Venezolana de Esperanto dicta cursos del idioma internacional alternativo Esperanto,

.

Dum majo kaj junio ĉijare, Elsa Angulo kaj mi farbis la asocion kaj mordernigis la etoson okaze de nia centjariĝo, dum la monato de novembro ni faris raportaĵon pri nia centjariĝo en la afiŝkarto de nia oficejo kaj mi faris en tiu jaro prelegon pri tiu sama afero. Mi atendas la grafikadon de la speciala eldono de la revuo Venezuela Stelo pri tiu temo kiu estos en la hispana kaj la esperanta, mi nun atendas la laboron de nia ege valora Ramón Morales. En nia paĝo ankoraŭ ne aperas tiu temo ĉar mi atendas unue la specialan eldonon de nia revuo. Mi mem sendis al ĵurnalistojn informojn pri tiu temo kaj la 125jariĝo de esperanto.

Estas ankaŭ rimarkinda ke Elizabeth de Miranda kaj mi helpis al belga esperantisto, Ben Indestege promeni tra nia ĉefurbo kaj pro manko de antaŭakordo ni ne povus profiti pli, tio okazis je la tago 31 de marto 2012.

Pro kelkaj problemoj ni devis prokrasti la Asembleo ĝis januaro kaj ni faros malfermitan aranĝo, kiujn detalojn vi jam legis en mia lasta letero.

Historia klarigoj:

La sinjoro Peter Jaimez estis dum almenaŭ dek jaroj membro de nia organizaĵo, li estis iamfoje vokalo de Biblioteko, viceprezidanto kaj de tempo al tempo advokato de nia organizaĵo. Dum multaj jaroj li agadis kiel la ceteraj membroj de la asocio (kunvenis, estrarkunvenis kaj iufoje gvidis kurson kaj li kiel la plimulto de la estrararo malnova estis ege fanatika finvenkisto kaj ne toleris babilon pri raŭmismo).

La profesoro Negrete estas konata apogulo de Esperanta Civito, kaj ĉiam pensis ke fari kulturon estas la plej bona maniero por disvastigi esperanton. La sinjoro Johano Negrete estas membro de la asocio ekde 1994 kaj gvidis e-kursojn ene kaj for de nia organizaĵo. Kiam li estis elektita kiel prezidanto (2002) de la Kultura Fondaĵo (Fundaesperanto). Fakte la elekto de Negrete kiel prezidanto de Fundaesperanto tre ĉagrenis al Peter Jaimez kaj ekde tiam li luktis bari la estraragadon de li, kaj al ĉiu membroj kiu apogis Negreten.

Peter Jaimez uzis la polikan situacion, la kreon de la kooperativo Esperanto-Amikaro kaj la kursoj de Negrete kiel argumentoj por forpeli nin (la tiama duono de nia organizaĵo) kiel perfiduloj. Fakte, la sinjoroj Estaban Emilio Mosonyi, Jorge Mosonyi kaj Victor Sirvent servis kiel perantoj por solvi tiun akran situacion. Bonŝance li fiaskis kaj forlasis la asocion dirante ke ni zorgas ŝteli la oficejon por uzi ĝin kiel politika ejo de la nacia registaro…

Ekde tiam, 2005, la Sinjoro Turrisi translokiĝis al Italujo, Felix García ne partoprenas pro sia malsano, la vidvino Maria Bachrich malsaniĝis kaj poste mortis, Victor Sirvent forlasis la asocion sen diri kial, Esperanza Pérez ekde kelkaj jaroj anoncis sian forlaso dirinte ke ŝi jam laciĝis, kaj Jorge Mosonyi mortis.

Konkludaj klarigoj:

Fakte la duono de la asocio malaperis dum la periodo de 2000 ĝis 2011 sed tio rilatas al naturaj kaj sociaj fortoj kaj ne devenas de nia asocio, fakte ni estas en krizo, sed tiu krizo aperis ekde la lastaj dek jaroj de nia XXa jarcento.

Kiam mi partoprenis en la prilandaj asociaj aranĝoj en la UK en kubo (2010) mi rimarkis ke:

1ª Ĉiuj landaj asocioj havas danĝeran malkrekon falon.

2ª Intereto pli helpas la komunikado inter esperantistoj el la tuta mondo kaj per tio la asocio perdis sian plej grava allogo, helpi al landaj esperantistoj rilati kun eksterlandaj esperantistoj. La modernaj esperantistoj ne bezonas landan asocion por komunikiĝi.

3ª Ŝanĝi de malmoderna landa asocio al asocio kiu vendas varojn kaj servojn estas ege pena afero, kiu riskas membroj fidelaj forlasi la asocion pro trovi tiun laboron ege grandan kaj nememsustenteblan mallongetempe.

Per la helpo de Elsa Angulo, mezuniversitata fakistino de merkatostudo, ni prenis ideojn por modernigi la informoreklamadon, ne estas facile ĉar ni havas malmultan tempon por ĝi. Tamem dankon al tiuj ideoj ni ŝanĝis nian informilon kaj disdonas ĝin en la universitatoj en Karakaso kaj kelkaj kvartaloj.

Ni, kiel ĉiam laboras per esperanto, ni estas malfermaj al ĉiu esperantisto kiu volas aliĝi, labori aŭ simple monkontribui, ni ne intencas postuli al landaj esperantistoj aliĝi ĉar laŭ la tradicia trajto neniu esperantisto devas senti sin trudita aliĝi al iu ajn asocio, klubo ktp. Kaj malgraŭ ke nia agado estas por profito de ĉiu esperantisto, niaj decidoj estas nur rajto de niaj asocianoj.

Ne estas bezonata paroli en tiu letero pri gramatikaj, reklamaj kaj movadanaj teorioj ĉar ni jam legas pri ĝi en Ondoj el Rusio, Libera Folio, UEA-informiloj, kaj similaj.

Nia asocio apogas la uzon de neŭtrala lingvo (Esperanto) en la internacia komunikado, malgraŭ ke la angla jam de longe funkcias kiel internacia lingvo, apogi esperanton ne significas malami la anglan kulturon kaj la esperantistaro scias tiun aferon.

Ni jam delonge scias pri la ne-fidinda konduto de la sinjoro Jaimez, pro tio mi pardonpetas al ĉiuj niaj legantoj ĉar finfine li ŝovas atakojn malplenajn kaj malklarajn.

Ricardo Coutinho

Sekretario de Venezuela Esperanto-Asocio.

Jen la letero de Peter Jaimez

MALFERMITA LETERO AL LA KVAR AU KVIN MEMBROJ DE VENEZUELA ESPERANTO ASOCIO KIUJ ANKORAU POVAS LEGI EN ESPERANTO KAJ AL LA AMIKOJ DE ESPERANTO

Estas gratulinda afero ke en Venezuela ankorau agas Venezuela Esperanto Asocio (VEA) eldonante Venezuela Stelo kaj farante diversaj aktivajhoj. Estas ech mirinda la sindedicho kaj amo al la afero Esperanta de Profesoro Juan Negrete, la nuna Prezidanto de VEA; sen mensogi ni povas diri ke nun LI estas VEA.

Estas la tempo de fari kelkajn komentojn kiuj povas esti interesaj al la amikoj de la ideo:

a) Nun VEA estas tute unueca, ghi havas membrojn kun la samaj ideoj, ne estas problemoj kun neutraluloj, religiuloj, nesocialistoj, ktp. Estas harmonio ene de la asocio.

b) La Prezidanto povis dum jaroj disvolvi siajn ideojn kaj planoj pri la movado en Venezuela kun plena libereco.

c) VEA havas (au havis) propran sidejon kaj iom da mono.

d) Neniu kontrauis al la asocio, kaj la nuna politika klimato en Venezuela estus favorega al Esperanto: Ni havas registraron en Venezuela kiu estas tute kontrau la angla jaj teorie favora al iu ajn ideo kiu batalos la Uson-anglan mondon.

e) Iam estis dirita ke la problemo kun VEA estis la la membroj ne “progresaj” sed nun estas felicha amikaro ene de VEA.

Venas demandojn dolorajn:

Kial VEA ne ricevas helpon de la Venezuela Registraron?

Kial VEA nur vivetas kaj shrumpas, malgrandighas, malkreskas?

Jen malfacilaj demandoj, parto de la kulpo restas sur la kapo de la Prezidanto de VEA. Estas ankau fakto ke forlasis VEAn pli malpli la duono de la membroj pro diversaj kauzoj; kaj ke aperas ke ghis nun la mankoj ne estis kovritaj.

Sed ni devas trovi ke la kialo plej grava de la problema restas che la shultroj de la Malmava Lingvo mem:

Jes, Esperanto estas bela vivanta lingvo, vere alloga, interesa kaj shatinda, sed la propagando troigas la facilecon de la lernado. Estas grava mensogo diri ke esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo, lernebla en nur kelkaj horoj, ke ghi estas tute regula kaj sen ekceptoj. Kiam la lernantoj finas la unuan kurson kaj malkovras ke esperanto estas lingvo kiu necesas pli (multe pli) da lernado, ili seniluzigas kaj forlasas la lingvon Esperanton.

Ankau estas mava ideo ke ghi devenus klubeto de la malamikoj de la angla.

Mi volas aldoni ke en la tempo de la “Kindle” (eble la Kindle estas la plej granda kreajho en la historio de la homaro) la utileco de la lingvo estas malgranda.

Kion fari?

Estas tempo provi novajn vojojn kaj ideojn, sen fanatikeco kaj kun humileco, char se VEA daurigos kiel nun ghi baldau malaperos.

Kial mi parolas post tiom da tempo da silento?

Estas la lasta semajno de la jaro 2012 kaj mi sentas ke estas mia devo, Char estas la centjarigho de VEA kaj mi deziras ke ghi ne pasu en silento, mi volas rememori ke ni havis VEA-n antaue, kaj mi timas ke ne estos VEA post la nuna. Aperas ke la forgeso de tiel grava dato kiel la centjarigho de nia (jes nia) asocio doloras al neniu; estas preskau la fino de la jaro kaj VEA ne reagis (au almenau la reago ne atingis pli ol la membroj de la SANCTA SANCTORUM). Aperas ke la laboroj da tion da bonaj uloj estas forgesebla, kaj mi tion ne shatas. Mi ankau volas fari omaghon al:

BENITO LOZADA AZOCAR, kaj al la grupeto de Maturin, danke al ili Esperanto restis vivanta en Venezuela en la jaron dudekaj, tridekaj kaj kvardekaj, kaj mia patro lernis pri Esperanto da ili kaj poste parolis al mi pri la Malmava Lingvo.

KAPITANO FAUSTO PALMIERI, membro de la malnovaj grupoj de esperantistoj, lingvisto amatoro kaj pioniro de la submara armeo en Venezuela farante la unua subshipo (La “Mosquito”) en Venezuela.

ANTONIO LAURO, elstara muzikisto, Prezidanto de VEA.

FERNANDO DE DIEGO DE LA ROSA, vera ghentlemano, unu el la plej elstaraj tradukistoj en nia lingvo, bona amiko, kaj homo rektega.

OSCAR DE DIEGO DE LA ROSA, bonega esperantisto kaj elstara lektoro. Mi havas nun la plimulton de la esperantaj libroj de la fratoj de Diego ili estas la kerno de mia bilioteko, kiu estas eble la plej granda pri Esperanto en Venezuela.

OCTAVIO DE DIEGO DE LA ROSA, mi ne konis lin sed sed ghi helpis la refondajhon de Vea en la sepdekaj jaroj kaj estis bonega esperantisto.

DOKTORO COOK, esperantisto ghis la ostoj, cheestis multaj UKoj, estis homo vere afabla.

JOHANO BACHRICH, mecenas, la vera motoro de la movado en Venezuela, li helpis kun la kurso “Pasporto al la Tuta Mondo”, chestis multegaj Ukoj, la Zamenhofaj vesperoj che li estis memoreblaj.

MARY BACHRICH, amikema, simpatia, kaj chiam afabla, sen shia apogo kaj helpo tute bonvola la afero esperanta estus multe malpli memorinda.

DOKTORO JORGE MOSONYI, nia “dumviva” Prezidanto, elstara lingvisto, bonega patro, edzo, fratro kaj amiko.

Ankau mi volas saluti al chiuj kiuj helpis kaj helpas ech se izolitaj al Esperanto en nia lando kaj la mondo, mi ege dankas. Sed certe mi ne volas forgesi miaj amikoj Andres Turrisi, Felix Garcia Blasquez, Esperanza Perez, Teresa Osorio de Villasmil kaj Victor Sirvent, chiuj el ili amikoj de la Malmava Lingvo, mi salutas kaj memoras ilin. Se mi forgesas iu mi pardonpetas.

Kaj fine mi volas diri ke mi ne deziras la malaperon de Esperanto en Venezuela, sed la estonto shainas ligita al la aktivado de la nuna Prezidanto, sed, chu poste?

PETER JAIMEZ

P.D. Mia Esperanto kiel vi povas vidi restas plenplena de eraroj, tiu prubas ke mi neniam ghin, ghis funde lernis, kaj ke kiel kun chiuj lingvoj en la mondo estas necesa grandega laboro se oni deziras ilin ellerni. Mi ege shatas Esperanton sed mi ne estas blinda al la problemoj de la lingvo kaj de la movado, sed kiel chiuj homa afero la movado kaj ni mem estas perfekteblaj.n/a