Centjariĝo de Venezuela Esperanto-Asocio

Bonveno al ĉiuj niaj karaj legantoj

En tiu jaro kune kun la festo de 125 jaroj de la naskiĝo de nia lingvo Esperanto ni ankaŭ festas la unua apero de nia oganizaĵo, kiel feniksa birdo nia asocio naskiĝis trifoje.
Je la jaro 1912 en Maturín, Ŝtato Monagas, la instruisto Benito Losada Azócar fondis nian landan asocion. Granda, pena kaj plezura laboro okazis dum tiuj cent jaroj pro tio ni decidis fari specialan eldonon de nia revuo por montriĝi al vi nian esperantistan vivon.
Nun nia revuo Venezuela Stelo montras al vi parton de la materialo farita de niaj estimataj amikinoj la geedzoj Liba kaj Floreal Gabalda kaj kelkaj aldonaĵoj faritaj de mi.

Ricardo Coutinho
Redakcia Responsulo de Venezuela Stelo

Historio de Esperanto
Tiu materialo estis pubikigita en la Speciala Eldono de Venezuela Stelo, jaro 2012
Pionira Epoko

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, samdieano Otto Messerl aperas kiel la unua pioniro de Esperanto en Venezuelo en la jaro 1904. en tiu jaro li fondas la esperantan grupon PROGRESO en la urbo Porlamar de Margarita.

En 1908 samdieano Henrique Chamer disvastigas Esperanton per artikoloj en la gazeto EL CONSTITUCIONAL de Karakaso kaj krome li defendas ĝin kontraŭ atakoj de pseŭdoliteraturisto de tiu epoko.
En tiu tempo ankaŭ la filologo Don Manuel Villalobos prelegas plurfoje en kaj pri Esperanto en la gimnazio “Andrés Bello” en Karakaso.
La unua esperanto-periodaĵo “Anda Lumo” aperas en San Cristóbal, ĉefurbo de la ŝtato “Táchira”, la 1-an de aprilo 1910. Ĝi estas la organo de la “Tachira Esperanta Societo”- fondita la 7-an de februaro.
La fratoj Eleŭterio kaj Miguel Rosario Campos realigas grandan laboron por Esperanto en la insulo Margarita. La 31-an de julio ili fondas la grupon “Amatoroj de Esperanto”. Pere de ilia gazeto “El Sol”, ili disvastigas novaĵojn pri la Internacia Lingvo.
En julio 1912 aperas en Karakaso la gazeto “Verda Stelo”.

En la sama jaro sinjoro Benito Losada Azócar -sindonema kaj laborema Esperanstito -kune kun sia patro profesoro Félix Ángel Losada kaj aliaj amikoj fondas Venezuelan Esperanton-Asocion en la urbo Maturín de la ŝtato Monagas kaj li fariĝas ĝia unua prezidanto.
Dum la postaj jaroj tiu unua fortostreĉo perdiĝas kaj Esperanto ne sukcesas firme enradikiĝi en la lando. Tamen la idealo restas en la menso kaj la koro de tiuj malmultaj movadanoj kiuj prenis sur si la taskon konservi ĝin vivantan ĝis la alveno de pli favoraj tagoj.
En la jaroj 1923 kaj 1924 K. Fritzching estas delegito de UEA en Karakaso, poste lin anstataŭas J. Álvarez Pérez ĝis la jaro 1933.

Meza Epoko
En la postmilitaj jaroj ekfajras denove la flmo de Esperanto en Venezuelo. La nelacigebla batalanto Benito Losada Azócar revivigas la Movadon en Karakaso.
Ĉirkaŭ li grupiĝas valoraj homoj kiuj forlasis sian patrion puŝitaj de la milito por veni al Venezuelo.
Inter ili elstaras Lino Moulines, Juan E. Bachrich, Manuel Nebra Val, Manuel Certad Paredes, Alberto Solars kaj aliaj.
Dum ĉirkaŭ dudek jaroj de persitemo kaj fortoŝtreĉoj Esperanto vivas en Venezuelo.
Oni organizas kursojn kaj prelegojn kaj plifortigas la ligojn kun esperantistoj kaj esperanto-organizaĵoj de la tuta mondo.
En la jaroj 1959 kaj 1960 s-ano Lino Moulines publikas rubrikon pri esperantaj novaĵoj en la ĵurnalo “El Universal” unu-foje semajne.
Dum tiu sama periodo la komponisto kaj gitaristo Antonio Laŭro disvastigas Esperanton pere de la nacia radio kaj televido.
La 31-an de julio 1972 mortis Samideano Doktor Benito Losada Azócar fondinto kaj unua prezidanto de la Venezuela Esperanto-Asocio.
Li estis pioniro de Esperanto en Venezuelo. Gvidata de sia humana spirito, de sia amo al la paco kaj al interkompreno inter la homoj preter la landlimoj, rasoj aŭ kredoj. Li komplete sin dediĉis al la instruado de la internacia helplingvo Esperanto.

Li naskiĝis en Aragua de Martín, ŝtato Moganas, la 2-an de frebruaro de 1892. li frekventis la elemantan kaj mezlernejon de Martín. Li diplomiĝis kiel termezuristo en la Centra Universitato de Venezuelo en Karakaso.

Li en povis fini siajn inĝenierajn studojn pro la morto de sia ptrino. Urĝe vokita pro tio, li devis labori kiel profesoro en Maturín kie li instruis al pluraj generacioj. En la jaro 1917 li edziĝis kun Doña Zoila Rosa de kiu li havis ok infanojn. Li skribis multajn artikolojn pri diversaj temoj en la monagaj gazetoj, precipe pri historio kaj la hispana lingvo. Li skribis poemojn, kutime festajn, sub la pseŭdonimo Paco-Tillero, kiu famiĝis en la Oriento de la Respubliko.
Li skribis informajn artikolojn pri Esperanto en gravaj ĵurnaloj en la lando kaj faris plurajn tradukojn publikigitajn en internaciaj esperanto gazetoj, inter kiuj elstaras la fama soneto pri la “Groto de Guacharo” de la monaga poeto Félix Antonio Calderón.
Li estis delegito de UEA en Venezuelo ĝis li lasis la postenon pro grava malsano du monatajn antaŭ sia morto.
La plej bona omaĝo kiun ni povas dediĉi al lia memoro estas klopodidigne daŭrigi la verkon komencitan de li en la malproksima jaro 1912-a kiel pioniro de la Esperanto-Movado.

Moderna Epoko
1972
Okaze de la transloĝiĝo al Karakaso de profesoro J. E. Bachrich, eksdelegito de UEA en Valencio reorganizaĝas Venezuela Esperanto-Asocio kaj elektiĝas la unua estraro de tiu nova periodo.

Juan E. Bachrich naskiĝis en Vieno, Aŭstrujo. Li esperantiĝis en 1935 en la urbo Zemun en Jusgolavio. Lia instruisto estis la bone konata jusgolava esperantisto Branko Rajŝiĉ kiu en nur instruis la lingvon sed ankaŭ la ideon. Tuj post ellerno li komencis viglan korespondadon kun multaj esperantistoj tutemonde.
Post la Dua Mondmilito li enmigris en Venezuelon de1948 kaj partoprenis kun Lino Moulines, A. Díaz Chapartegui, Antonio Laŭro, A. Waldman kaj aliaj en la Venezuela E-Asocio en Karakaso. Poste li transloĝiĝis al Valencio kaj en 1969 li fondis la E-klubon del Carabobo.
En la sama jaro li partoprenis la UK de Helsinki. Dum sia restado en Valencio li estis delegito kaj fakdelegito de UEA ekde 1968 kaj nun li fariĝis delegito kaj peranto en Karakaso. Krom de UEA li estas membro de SAT, ILEI, ISAE.
Manuel Certad Paredes: memlernis Esperanton. Li estas prezidanto de “Asociación de Intérpretes Públicos” kaj de ĵureio kiu aljuĝas respondan diplomon.
Lino Moulines -naskiĝis la 23-an de septembro de 1913 en Katalunio, Hispanio. Kiel 10jara infano li mem eklernas esperanton el franclingva libreto eldonita de Hachette. Tri jarojn poste li ellernias la lingvon en Tarrasa. De julio 1936 ĝis la 10-a de februaron 1939 li loĝas en Barcelono kie li laboras ĉe la Populara Enciklopedio.
Fine de aŭgusto 1946 li alvenas al Venezuelo tra Brazilo. Du jarojn poste, kune kun César Manzano, Nebra Val kaj aliaj. Li ree fondas Venezuelan Esperanto-Asocion kaj fariĝas ĝia ĝenerala sekretario. Dum multaj jaroj li estis peranto de UEA kaj de SAT. Li gvidis multajn E-kursojn precipe en sia librejo “Librería Politécnica”.

1974

La 7-an de marto estraro nomumas s-an Lino Moulines Honora Membro pro liaj gravaj servoj al la movado en la lando.

Andrés Turrisi naskiĝis en Italio, kie li lernis esperanton en Torino en la jaro 1958. en 1963, loĝante en Alberga li kunfondis Ingaŭnan Esperanto-grupon kies vicprezidanto li estis ĝis 1971 kiam li fariĝis ĝia prezidanto ĝis sia transloĝiĝo al Venezuelo en 1973. Dum du jaroj li ankaŭ estis protokolsekretario de la Itala Esperanto-Federacio. Li partoprenis en la Italaj E-Kongresoj de Ĝenevo, Romo kaj Grosseto. Lia unua internacia kongreso estis la 51-a UK en Budapeŝto en 1966. li ankaŭ partoprenis en la Internacia E-Seminario en Szeged (Hungario) en 1967 kaj en 1969 li ĉeestis la 21-an IFEF Kongreson en Avinjono (Francio). Inter 1970-1973 li gvidadis E-kursojn por infanoj en elementa lernejo. Dum tridek jaroj li tradukis poemojn de Andrés Eloy Blanco, Mario Benedetti, rankontojn de Antonio Crema, gravajn dokumentojn de Simón Bolívar kiel Manifesto de Kartageno kaj Diskurso de Angosturo, tiuj lastaj estas parto de la libro “Eta Selektaĵo de Verkoj de Simón Bolívar”, eldonita de El Perro y La Rana, 2008.

La 16-an de oktobro de 1975 oni prezentis dum publika kuveno la romanon “Doña Bárbara” de la fama venezuela verkisto Rómulo Gallegos tradukita al Esperanto de s-ro Fernando de Diego. La prezento okazis en la biblioteko Paul Harris.

La unua oratoro estis la prezidanto de la Societo de Amikoj de la Biblioteko, D-ro Carlos E. Velasco, kiu partoprenis E-kurson pasintjare. Li entuziasme parolis pri la graveco de la Internacia Lingvo. Poste prelegis D-ro Benito Raul Losada, filo de nia fondinto. Per emociaj vortoj li referis al la verko de Rómulo Gallegos kaj lia morala sinteno. Je la fino de la akto parolis nia prezidanto Octavio de Diego, kiu per trafaj vortoj klarigis al la ĉeestantaro la celojn kaj la sukcesojn de la esperantista movado.

La prezidanto de la Respubliko S-ro Carlos Andrés Pérez sendis al la Asocio bondeziran kaj senkulpiĝan telegramon pro sia neĉeesto. Ankaŭ la prezidanto de la Nacia Parlamento simile sin direktis al nia Esperanistaro.

La 7-an de septembro estis oficiale registrita Venezuela E-Asocio. 1975

1977
La studentoj ĵus finitaj E-kurson en majo organizitan fare de la Direkcio de Kulturo de la Centra Universitato de Venezuelo donis Universitatan Esperanto-Centron. Ili celas daŭrigi kaj kreskigi la diskonigan laboron pri Esperanto, pere de prelegoj, kursoj ka diversspecaj kunvenoj interne kaj ekstere de la Universitato.

1978
En la 63-a UK en Varna reprezentis nin nia ĝenerala sekretario s-ano Juan E. Bachrich. Dum tiu sama kongreso VEA estis akceptita kiel aliĝinta landa asocio de UEA.
En la Unua Latinoamerika Kongreso okazinta en Argentinio reprezentis nin nia prezidanto Jorge Mosonyi.

1979

Komence de majo vizitis nian landon D-ro Carlo Stop Bowićz, vicprezidanto de UEA. Li faris prelegon pri ekologio en la Centra Universitato. Profesoro Jorge Mosonyi tradukis lian paroladon. Li ankaŭ estis intervjuita de la ĵurnalo “El Nacional”.

La 14-an de decembro ni festis la 120-an naskiĝodetrevenon de la kreinto de la Lingvo Internacia en la hotelo Holiday-Inn en Karakaso. Ĉeestis D-ro Ramón Guillermo Aveledo, privata sekretario de la Prezidanto de la Respubliko alparolis al ĉeestantaron dum la vesperto.

1980
Je la 30-an de septembro estis inaŭgurita nova sidejo. La familio Mosonyi disponis sian oficejon en la Centra Komerco Los Chaguaramos, apud Centra Unviersitato de Venezuelo kiel oficiala sidejo, kie oni povis kunveni, aranĝi kursojn laj prelegojn.

1981
Je la 31-an de marto okazis Speciala Solena Kunveno dum kiu ni inaŭguris la Asocian Bibliotekon al kiu estis donita la nomo “Benito Losada Azócar” omaĝe al la fondinto de la Venezuela Esperanto-Asocio. Al la solenaĵo estis invititaj la familianoj de Losada. Lia filo D-ro Benito Raúl Losada festparoladis dum la evento.
La 11-an de septembro alvenis al Karakaso la famkonata esploristo kaj movadano Tibor Sekelj, kiun gastigis s-ano Juan Bachrich. Dum sia dusemajna restado en nia lando li prelegis plurfoje en nia sidejo pri siaj travivaĵoj en amazonio kaj en Ĉinio. Li estis intervjuita de gazetoj kaj televido. Li ankaŭ vizitis Marakajbon antaŭ lo daŭrigi sian vojaĝon al Kolombio.

1982
S-ano Félix García Blazquez rezignas pri la redaktado de Venezuela Stelo kaj la numero 25-a aperas sur la redaktado de komisiono konsistanta el Jorge Mosonyi, Liba kaj Floreal Gabalda, Andrés Turrisi, Rafael Mejía kaj Raymonde Clarac. Kaj en tiu jaro estis eldonita la verko Hidraŭlika-Sanitara-Terminaro de la inĝeniero Félix Carcía.

Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo: Karakas, 10-an ĝis la 12-an de Decembro, 1982.
Partoprenis, personoj kiel: Jorge Mosonyi, prezidanto de nia asocio. Prelegis Alfredo Portillo, Ivo Schenkel, Juan Bachrich, Gitar-recitalis profesoro Antonio Lauro, deklamis Andrés Turrisi, aktoris Rafael Mejía.

La 27-an de novembro geesperantistoj el “Maracay” kaj Karakaso ĝuis kradrostadon en la parko “Henri Pettier” organizita por celebri la finon de la dua kurso por komencatoj gvidita de Rafael mejía en la Unviersitata Pedagogia Instituto de Maracay.

De la 20-a de septembro ĝis la 6-a de decembro gvidis E-kurson por komencatoj aŭspiciata de la direkcio pri kulturo de la Centra Universitato. El 60 interesintoj 40 komencis la kurson, sed nur 10 atingis la finan ekzamenon.

En tiu jaro esperantiĝis Alfredo Ovalles, esperantisto kiu gvidis dum kelkaj jaroj kursojn en sia urbo Marakaj (Maracay)

UNUA VENEZUELA ESPERANTISTA REKONTIĜO
Caracas, 10-an ĝis 12-an de decembro, 1982.
En ĝi okazis ekspozicioj, prelegoj de Alfredo Portillo, Ivo Schenkel, Gitar-recitalo la fama venezuela gitaristo Antonio Lauro, deklamado de Andrés Turrisi, teatraĵo gvidita de Rafael Medías, lotumado, ekskurso al Colonia Tovar, germaneska urbeto en la montaro, balo ĉe la familio Bachrich, prelego de la ĝenerala sekretario Johano Bachrich kaj rondvojaĝo tra Karakaso.

1983

La 9-an de marto deko da ge-samideanoj estis intervjuitaj danke al la ekonomiisto kaj esperantisto Alfredo Cook ĉe la Radio Aeropuerto enkadre de la programo “La Encrucijada” de la 11-a vesperre ĝis la 1-a matene. Kaj en la programo “Buenos días Venezuela” de la televidkanalo “Venevisión” estis intervjuitaj je la 18-a de marto.

Liba kaj Floreal Gabalda lanĉi la ideon krei hispanan sekcion en la revuo Venezuela Stelo, sub la redaktado de Rafael Mejía ĝi aperis je Marto 1983.

Ekspozicioj en la Biblioteko Paŭl Harris kaj Raúl Leoni, prelegoj en la Lernejo de Modernaj Lingvoj de la Centra Universitato, ekskursoj al Valle de Morin.

1984

Je la 7-an de aprilo komencis la unua E-kurso en Barkisimeto. Enkondukan prelegon pri la gramtiko kaj la historio de Esperanto faris Liba kaj Floreal Gabalda. La kurson gvidis nia delegito en San Felipe, Ivo Schekel.

Alfredo Portillo gvidis kurson je tri semajnfinoj en la sidejo de la Asocio de Profesoroj en la Unviersitato de Merido.

DUA VENEZUELA ESPERANTISTA REKONTIĜO
12-10-1984

Okazis prelegoj de Alfredo Portillo rilate al la centjariĝo de Esperanto, de Ivo Schekel rilate al Esperanto kaj Turismo, kantado de Maritza Graziani, deklamado de Andrés Turrisi, dancaĵo, teatraĵo.tkp.

1985

La 16-an de marto fondiĝis en Marakajbo Zulia Esperanto-Ligo kiu tiuj aliĝis al VEA kiel regiona filio. Ĝia unua estraro estis: Germán Montero kiel prezidanto, Heber Nieto kiel vicprezidanto, Stela di Filipo kiel sekretario, Jorge Montero kiel bibliotekisto.
Inter la 2ª ĝis la 20ª de oktobro okazis la Dua Esperantista Rekontiĝo kaj Libra Eksposizio Esperantista. Al tiu epoko Maritza Graziani, Rafael Mejías, Raymonde kaj Brigitte Clarac tradukis famajn venezuelajn kantojn, inter ili estas: Endrina, Barlovento, Noches Larenses, El Sancocho, Coplas Folklóricas, Cumpleaños Venezuelano, ktp.

1986
Dum 21ª ĝis 24ª de junio okazis la Tria Esperantista Rekontiĝo en Marakajo (Maracay).

1988
Kultura Esperanto Fondaĵo (FUNDAESPERANTO) naskiĝis je la 26ª de aprilo 1988, la unua prezidantino estis la advokatino Teresa Osorio de Villasmil. La celo de tiu organizaĵo estis unue; trovi propran oficialan lokon por Venezuela Esperanto-Asocio, kaj konsekvence; fari kulturajn aranĝojn, disvastigi informon pri Esperanto, peri inter ne-esperantistaj organizaĵoj kaj nia landa asocio.
Kvara Esperantista Rekontiĝo okazis dum 24ª ĝis 26ª de junio.

1990
Kvina Esperantista Rekontiĝo okazis je 14ª de oktobro en la Biblioteko Paul Harris. La California Norte, Karakaso.

1992
Ekde tiu jaro la profesoro Jorge Mosonyi gvidis kursojn en la Lernejo de Modernaj Lingvoj de la Centra Universitato de Venezuelo. La profesoro kaj ekonomiisto Alfredo Cook tradukis al la hispana la novelo Kumeŭaŭa, fama verketo de la juguslava esperantisto Tibor Sekelj.
Sesa Esperantista Rekontiĝo estis organiziita por la tago je 28ª de novembro 1992, tamen ĝi ne okazis ĉar la puĉo kontraŭ la nacia prezidanto Carlos Andrés Pérez okazis dum la antaŭlasta tago.
Nacia Festivalo de Esperanto okazis dum 12ª ĝis 15ª de decembro per la Venezuela Esperantista Unuiĝo, rivala organizaĵo de David Valecillos en Marakaibo (Maracaibo).

1994
Venezuela Esperanto-Asocio eldonis la verkon La Agrikulturo de la Tropika Zono (La Agricultura de la Zona Tórrida) poezia verko de Andrés Bello, unu el la fama instruisto de nia liberiginto Simón Bolívar kaj aŭtoro de la unua Civila Kodo de Ĉilio.

1996
Sepa Esperantista Rekontiĝo okazis dum la 22ª ĝis la 24ª de junio en la Universitata Paroĥejo de la Epifanio apud la Centra Universitato de Venezuelo.

1998
Oka Esperantista Rekontiĝo okazis dum la 21ª ĝis la 22 de novembro en la Universitata Paroĥejo de la Epifanio.

1999
Venezuela Esperanto-Asocio finfine aĉetis oficialan ĝisnunan oficejon.

2002
Unua Venezuela Kolombia Esperantista Rekontiĝo, dum la 8ª ĝis la 10ª de novembro. En la Pedagogia Instituto de Karakaso, dankon al la instruistino Silvana Messori de Negrete tiu organizaĵo gastigis nian aranĝon. Partoprenis famaj profesoroj kiel la kolombia Luís Santos Morales kaj la psikologo kaj samtempe spiritisto Jon Aizpúrua.

2005
Je majo fondiĝis Kooperativo Esperanto-Amikaro15, organiziita de la profesoro Johano Negrete kaj kelkaj el siaj e-lernantoj kun la celo trovi monrimedojn kaj apogon favore al nia lingvo. Tiu fondiĝo estas ankaŭ konsekvenco de la fortaj kontraŭstaroj de personoj kiuj tro timis de novbakitaj esperanistoj, post solvi tiun problemon kun la malnovaj landasocianoj kaj aliaj kialoj tiu organizaĵo malaktiviĝis.
Dum tiu jaro Andrés Turrisi traslokiĝis al Italujo kaj lasis la redakcio de Venezuela Stelo al Ricardo Coutinho.

2009
La eldonejo El Perro y La Rana eldonis Eta Selektaĵo de Verkoj de Simón Bolívar (Pequeña Selección de Obras de Simón Bolívar), dulingva tradukaĵo farita de Andrés Turrisi, Jorge Mosonyi kaj Esteban Emilio Mosonyi. Kelkaj tagoj post ricevi la asocio parton el niaj ekzemplero pere de Jorge Mosonyi, li mortis pro motorcikla bato dum la nokto de 26ª de de aŭgusto, grava kaj kortuŝema perdo por nia movado kaj organizaĵo.
Dankon al Ramón Morales, Venezuela Stelo renoviĝis sian aspekton, pli profesia kaj alloga. En la sama jaro la kuracisto kaj instruisto Jesús Cedeño en la Orienta Universitato (loko: Ŝtato Maturín) malfermis du kursojn de Esperanto kiel memvola kurso.

Ĝis nun.
Dum tiu jaro la profesoro Johano Negrete malfermis kurson en la Lernejo de Modernaj Lingvoj, malgraŭ al la tre malbona kampanjo de la lernejo por informigi al siaj lernantoj pri la malfermo de la kurso, ĝi atingis 8 lernantojn. Same okazis dum kelkaj jaroj en la Lernejo de Filozofio, ambaŭ de la Centra Universitato de Venezuelo.

Kiel multaj esperantistoj jam agnoskis la esperanto-organizaĵoj estas en eliptika falo, ŝajnas ke la nova esperantistaro estas pli virtuala ol persona, oni povas vidi tion per la statikoj de aliĝantoj en landaj kaj tutmonda e-organizaĵoj. Fakte per intereto esperantistoj emas pli komunikiĝi kun alialandaj esperantistoj ol naciaj kaj ili rimarkas ke praktiko estas pli plezura ol movadopartopreno.

Kelkaj el estontaj asocianoj trovas ke la movado devas nepre aliĝis al aliaj mondaj luktoj kiel naturo, kontraŭmilito tkp por allogi personojn ĉar laŭ la nova monda paradigmo ŝanĝi la monda situacio nur per “uzo neŭtralan lingvon” estas sensignifa. Mi ne volas eltiri konkludojn pri tiu afero ĉar oni bezonas pli da konkretaj ideoj kaj aŭskulti ĉiujn flankojn.

Je la nomo de via Venezuela Esperanto-Asocio.
Mi dankas al vi pro via legado.
Ricardo Coutinho
Redakciisto.

Aldona klarigo:
Tiu memoromaterialo estis donita de la ge-edzoj Gabalda, ni devas aldonĝi pli da materialoj kiuj ni ĉerpas de nia revuo Venezuela Stelo kaj kelkaj foto kaj historiaĵoj.

n/a