Saluto-mensaĝo de Venezuela Esperanto-Asocio al Konferenco Pri Lingvo Internacia en la Universitato Aŭtonoma de Meksiko

Venezuela Esperanto-Asocio

Je la nomo de nia organizaĵo, mi salutas al la Konfereco pri Internacia Lingvo Esperanto, okazonta je 21-a de februaro 2013 en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko.

Ni, esperantoparolantoj, progresigas la Internacian Lingvon tra-monde. La disvastigado de tiu lingvo ĉiam estas propravole; ĉar nia celo estas uzi tiun neŭtralan kaj facilan komunikilon por amikiĝi kaj interilati kun personoj tra la mondo.

Nia landa asocio instruas esperanton ĉiujare en la Centra Universato de Venezuelo kiel elektebla kurso, la profesoro Jesús Cedeño faras la samon de tempo al tempo en la provinco Monagas en la Orienta Universitato.

Alfredo Portillo en la provinco Mérida, disvastigas esperanton kaj eldonas la elektronikan revueton Info-Esperanto, per tiu informilo li informas pri la afrika e-movado en la hispana.

Nia organizaĵo ankaŭ eldonas informilon, ĝi nomas Venezuela Stelo, ĝi aperas en nia oficiala retejo: www.esperanto-venezuela.org.

Kiel kutimo, ni faras prelegojn pri diversaj temojn, en la hispana aŭ en la esperanta. Nia ĉefa celo estas proksimigi la asocion al ne-esperanto-parolantoj kaj permesi ke ili mem povas konstati niajn agadojn.

Ni gratulas al ĉiuj aŭkultantoj, prelegantoj kaj laborantoj de tiu privilegia kaj kara universitato. Samtempe ni deziras al vi la plej bonajn sukcesojn dum tiu aranĝo.

Ĉiam via,
Ricardo Coutinho
VEA-sekretario.n/a