kelkaj novaĵoj okazintaj dum la unua semestro 2014

Agnes Walman, la filino de Elek tonai, hungara esperantisto murdita de la naziismo. Ŝi partoprenis dum multaj jaroj en Venezuela Esperanto-Asocio. Dum 2004 ŝi translokiĝis al Usono por loĝi kun sia filo. Ŝi mortis je marto 2014. Ni faris etan biografion de ŝi por Venezuela Stelo, vi povus legis ĝin baldaŭ.

Venezuela Esperanto-Asocio estrarkunvenas laŭ siaj bezonoj kaj ebloj almenaŭ unu dimanĉo po monato en la oficejo. Kaj preskaŭ ĉisemajne per skajpo. Nuntempe ni plenumas kelkajn farendajn administraciajn. Ni parolos pri atingoj kiam ni konkludos la taskojn.

Kvar ge-venezuelanoj partoprenos en la Universala Kongreso de Esperanto: Isaac Santiago, librotenisto, Andrea Araque de Santiago, administristino, Lenin Ramírez, komputilteknikisto, Ricardo Coutinho, prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio.

Venezuela Stelo atendas respondon de nia grafikisto Ramón Morales por ekkomenci la 93a eldono de Venezuela Stelo.

Thairon Martínez, sekretario de VEA, kontrolas la aferojn de la oficejo.

Andrés Turrisi donis al VEA kelkajn tradukojn eldoneblajn de verkoj de Julio Garmendia.

Ricardo Coutinho

Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio
n/a