Forpaso de la profesoro Juan Negrete

Johano Negrete (hispane Juan José Guillermo Negrete García) naskiĝis en la urbo La Laguno, Tenerife, hispana insularo, (1ª de februaro 1943). Lia patro fuĝis de Hispanujo pro la Civila Milito ĉar li estis favora al la republiko. Poste alvenis al Venezuelo la tuta familio, laŭ la leĝo, por la venezuelaniĝo de lia patro, li mem iĝis venezuelano.

Li lernis filozofion en la Centra Universitato de Venezuelo, dum sia studo li ankaŭ ludis fultbalon, sufiĉe bone por eniri al la profesia kategorio sed li decidis investí sian tempon por fini sian karieron.

Li mem lernis esperanton post sia emeritiĝo kiel profesoro de la Lernejo de Filozofio de la Centra Universitato, li konis esperanton tri foje: unue kiam li partoprenis en Kongreso pri Latinoameriko post la Vietnama Milito, li rigardis libron titolita La Monda Lingvo-Problemo. Poste dum la jaro 1992 en la urbo La Laguno li aŭskultis homojn parolante strangan lingvon kaj demandis kiu lingvo estas, fakte estis esperanton, li estis invitita al klubo kaj aĉetis lernolibron kaj vortaron. Reveninte al Karakaso li kontaktis al Venezuela Esperanto-Asocio.

Ekde tiam, li instruis esperanton en la Lernejo de Filozofio en la Centra Universitato, en la Universitato Metropolitana kaj en la Instituto Pedagogia de Karakaso kaj en la landa asocio. Kun apogo de la Instituto Pedagogia de Karakaso li kreis la bultenon Lingvo & Lingva Komunikado, ĝi estis diversotema kaj preskaŭ ĉio en la hispana, kun klarigoj de la gramatiko de esperanto kaj kelkaj novaĵoj de la esperantista movado.

Li kaj sia edzino, Silvana Messori, estis gravaj por la organizado de la Kolombia-Venezuela Rekontiĝo en Karakaso (2002), en la Instituto Pedagogia de Karakaso.

Negrete estis prezidanto de la Kultura Esperanto Fondaĵo, sed post multaj obstakloj por labori en tiu organizo li decidis eksprezidantiĝi. Li kun kelkaj lernantoj kaj asocianoj de VEA kreis la Kooperativan Esperanto-Amikaro15, ĝi celis krei monrimedojn por subteni la esperantistan agadon. Okazis kelkaj problemoj sufiĉe gravaj en la landa asocio tial preskaŭ ĉiuj decidis dediĉi sian libertempon por plifortigi ĝin. Nur Negrete daŭre verkis por la kooperativo per sia oficiala retejo www.esperanto-amikaro.org.ve ĝis sia morto.

Li ankaŭ estis prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio post la morto de Jorge Mosonyi (2009) ĝis la fino de 2013.

Negrete verkis por diversaj esperantistaj revuoj, inter ili: Literatura Foiro, Femine kaj Venezuela Stelo. Estis intervjutita de la ĵurnalo El Universal, Radio Unión, Radio 23 de Enero. Li ankaŭ verkis pri esperanto en naciaj revuoj.

Li mortis en Karakaso, en sia hejmo, 14 de novembro 2014.

n/a