Forpasis la inĝeniero Felix García Blásquez

La samideano Andrés Turrisi informis per malgranda interreta mensaĝo la forpason de la honora membro de nia landa asocio.

"Post pluraj kaj plurmanatai klopodoj, fine mi sukcesis komunikigxi kun la telefonnumero de Ingx. García. Respondis iu frauxlino nekonata, kiu informis min ke antaux unu jaro sxia familio acxetis la logxejon kie logxis gesinjoroj García. Sxi ankaux diris ke Ingx. García forpasis, kvankam ne povis aserti tion tute certe. Sxi scias nenion pri S-rino García. Mi scias ke ili ne havis familianojn en Karakas, sed S-rino Alicia ankoraux havas kuzojn en Honduraso."

La inĝ. García estis membro de nia organizaĵo ekde ĝia refondiĝo je novembro 1975 ĝs sia forpaso. Li estis la unua redaktisto de Venezuela Stelo, verkis fakan vortaron por inĝenierado, verkis ankaŭ libron pri Tratado pri vortfarado, kaj Curso Elemental y Avanzado de Esperanto.

n/a