Morgaŭ ekkomencos la kurso de Esperanto en la Centra Universitato de Venezuelo

Nia samideano, José Cisneros, gvidos ekde morgaŭ la kurson de esperanto en la Centra Universitato de Venezuelo post la morto de Johano Negrete, kiu instruis ĝin dum kelkaj jaroj kaj estis la iniciatinto de tiu elektebla kurso.

Li instruos per la libro ¿sabe usted esperanto? (ĉu vi scias esperanton?) de Jorge Hess, argentina esperantisto kiu famiĝis pro tiu libro dum la 1950aj jaroj sed ĝis nun validas kiel lernolibro.n/d