La krizo de Obama pro Venezuelo

Jen laboro de Esperantisma Centro por Sociesplorado, sekcio de Venezuela Esperanto-Asocio, la originala fonto estas en la blogo:
http://sociesploradoecs.blogspot.com/2015/03/la-krizo-de-obama-pro-venezuelo.html?spref=fb

La krizo de Obama pro Venezuelo

La prezidento de Usono, Barack Obama, emisiis ĉilunde prezidentan ordonon deklarantan je "nacia krizo" lialande, pro konsideri la situacion de Venezuelo kiel "minacon neoftan kaj eksterordinaran kontraŭ la nacia sekureco kaj eksterlanda politiko de Usono". Ĉi tiel Barack Obama estas iginte oficiale Venezuelon minaco je nacisekureco, kaj kiel unuan "respondan" aranĝon establis punojn kontraŭ kelkaj funkciuloj de la venezuela ŝtato.

La ekzekucia ago ordonas nuligon je vizoj kaj haltigon je aktivoj en usona teritorio de sep armeaj kaj policaj funkciuloj venezuelaj. Krom tio, ĝi malpermesas al la usonaj civitanoj realigi negocojn kun la punitoj. La Blanka Domo diris ke ĉi serio da sankcioj ekskluzivas la venezuelan popolon kaj ĉian komercrilaton kun tiu nacio, ĉar ili specife direktiĝas kontraŭ ŝtatoficistoj de Venezuelo kulpigitaj de Usono malrespekti homajn rajtojn.

"La venezuelaj ŝtatoficistoj kiuj estis aŭ estas malobservantaj la homajn rajtojn de la venezuelaj civitanoj, kaj kompromititaj en koruptagoj ŝtataj ne estos akceptitaj ĉi tie, kaj nun ni havas la ilojn por bloki iliajn aktivojn kaj uzon je la financsistemo usona"; diris Josh Earnest, parolisto de la Blanka Domo. "Ni estas profunde maltrankviligitaj de la penoj de la venezuela registaro intensigi ties timigadon kontraŭ ties politikaj opoziciuloj. La problemoj de Venezuelo ne povas esti solvitaj kriminaligante la malkonsentantojn", komunikis la parolisto.

La fiselektema moralo de la registaroj de Usono

La priparolitaj sankcioj estas bazitaj sur la Leĝo pri defendo je homaj rajtoj kaj civilsocieto je 2014 de Venezuelo, kiun Obama subskribis la 18-an de decembro 2014. Ĉi novaj punoj estas la tria serio da agoj plenumitaj kontraŭ Venezuelo de decembro.

La ŝtatoficistoj punitaj estas:

Antonio José Benavides Torres: Majoro de la Strategiaj Regionoj de Integra Disvolviĝo (REDI) de la centra regiono de la Nacia Armeo Bolivarisma (FANB) kaj eksdirektoro de operacioj de la Nacia Gvardio Bolivarisma (GNB)

Gustavo Enrique González López: Direktoro ĝenerala de la Bolivarisma Servo de Nacia Inteligento (SEBIN) kaj prezidanto de la Strategia Centro de Sekureco kaj Protektado je la Patrio (CESPPA).

Justo José Noguera Pietri: Prezidanto de la Venezuela Korporacio de Guajano (CVG) kaj eksmajoro ĝenerala de la Nacia Gvardio Bolivarisma (GNB)

Katherine Nayarith Haringhton Padrón: Prokuroro nacinivela de la 20-a oficejo de distrikto de la Publika Ministrejo de Venezuelo, Respondeculino pri la juĝoj al Leopoldo López kaj Antonio Ledezma.

Manuel Eduardo Pérez Urdaneta: Direktoro de la Nacia Bolivarisma Polico de Venezuelo.

Manuel Gregorio Bernal Martínez : Ĉefo de la 31-a Blendita Brigado de Karakaso de la Bolivarisma Mararmeo de Venezuelo kaj eksdirektoro ĝenerala de la Bolivarisma Servo de Nacia Inteligento (SEBIN).

Miguel Alcides Vivas Landino: Ĝenerala Revizoro de la Nacia Armeo Bolivarisma (FANB) kaj eksmajoro de la Strategiaj Regionoj de Integra Disvolviĝo (REDI) de la regiono los Andes de la Bolivarisma Naciarmeo FANB.

Malgraŭ ke la usona Asembleo jam estis aprobinta —kadre de la menciita Leĝo— la punojn kontraŭ la ŝtatoficistoj je la pasinta 10-a de decembro, kaj Obama estis ilin konfirminta ok tagojn poste, nur ĉilunde la Blanka Domo identigis publike la koncernatojn.

En la kazo de Venezuelo, la registaro de Usono estas subteninta agreseman politikon ekde kiam la prezidento Hugo Chávez alvenis la potencon por establi la socialisman revolucion kiun nuntempe estas gvidata de Nicolás Maduro.

Malkaŝe la usonaj registaroj estas distingiĝintaj historie pro intermeti sin en la internajn aferojn de aliaj landoj en ĉiu kontinento, kondutante kvazaŭ ia monda polico; tamen ilia memkomisiita respondeco polica nur montriĝas kiam la landoj sub ilia rigardo ŝajnas malpretaj sin submeti je iliaj ordonoj.

La fama televidpersonumo usona Bill Maher antaŭ du jaroj pritemis ĉi trajton de sia registaro, rilate la kazon de la blokado kaj malamikeco kiun sia lando subtenadis je la kubinsula registaro, jam de antaŭ pluraj jardekoj: "Se ni estus malfermintaj niajn rilatojn kun Kubo antaŭ 30 jaroj, anstataŭ daŭrigi la plej stultan kaj neefektivan politikon de la usona historio —krom la kontraŭdroga milito—, hodiaŭ Kubo similus (la regionon) Sankta Bartolomeo kaj viaj filoj irus tien dumferie (...) fakte, la problemo pri la malico de Fidel Castro ne estas ke ĝi estas etigate, sed ke ĝi estas troigate". Poste li aldonis: "Estas pli malbonaj diktatoroj en Saud-Arabio, Jemeno, Omano, Ekvatora Gvineo kaj Turkmenio, sed tiuj estas nur niaj amikoj".

Venezuelo, la unua lando kiu punas la usonan imperion

La 12-an de februaro, la prezidento Nicolás Maduro, denuncis ke oficiroj de la Aerarmeo venezuela estis financataj de la registaro de Usono por realigi puĉon en Venezuelo, kiu disvolviĝus laŭ diversaj fazoj. La planoj, pruvoj kaj nomoj de la implikitoj (kelkaj el ili kaptite kaj juĝate) estis amplekse diskonigitaj de la registaramaskomunikiloj venezuelaj.

Kiel reagon al la aranĝoj decembre subskribitaj de Obama kaj al la senĉesaj klopodoj elfaligi sian reĝimon, Maduro anoncis je la 28-a de februaro la malpliigon de la nombro da usonaj diplomatoj en ties ambasadorejo karakasa, la establon je vizoj al la civitanoj de Usono kaj la malpermeson je eniro en la landon al usona politikistaro.

Laŭ kelkaj komentariistoj politikaj, Venezuelo estas la unua lando el la mondo kiu punas la usonan imperion per ĉi diplomatiaj decidoj. Malgraŭ ke estas latinamerikaj prezidentoj kiuj alfrontis la usonan registaron, ĝis nun ne estis okazinte ke iu lando aplikis sankciojn kontraŭ ĝi.

"Tio kaŭzis reagojn de popolo kiu sin kredas netuŝebla en Usono" komentis Mario Silva, komentariisto de televidprogramo favora al la bolivarisma revolucio. Li diris ke tia decido vundis la egoon de tiuj politikagantoj usonaj kiuj konsideras sin povrajtaj fari ĉion ajn en landoj kia Venezuelo. "Tial mi diras al la junuloj ke studu, pretiĝu (...) ĉi popolo ende estu tre konscia ĉar la ebleco de usoninterveno, la ebleco de alia Bengazio (Libio) troviĝas ĉe la stratangulo. La imperio volas, la imperio deziregas nian petrolon, la imperio arde deziras sian iaman domkorton", avertis.

Estas pluraj la politikanalizistoj kiuj estas atentiginte pri la alta probableco ke Barack Obama, fine de sia dua prezidentperiodo, decidos ordoni militintervenon en ajnan landon, obeante faktisman teamon de korporaciinteresoj, el tiuj kiuj reale kontrolas la politikon de Usono.

La motivo de la punoj

Laŭ Usono la funkciuloj punitaj estis ligitaj al perfortagoj kontraŭ la homaj rajtoj, precize kiam ili nuligis la planon de la venezuela opozicio, nome "La Salida" (La Eliro, alude je la eliro de Nicolás Maduro el la prezidenteco). Ĉi planon oni plenumis pere de daŭrigitaj amasperturbadoj kun malkaŝaj kaj konfesataj celoj puĉi la nacian registaron, dum februaro kaj majo antaŭjaraj; emante krei ĥaoson similan al tia kiu en Ukrainio alportis al la elfalo de Janukoviĉ.

Meze de la tumultoj de "La Salida" pereis 43 personoj, multaj el ili pro pafoj ĉe la nuko kaj kapo (probable pro kaŝpafistoj). La plejmulto da pereintoj estas viktimoj rekte aŭ nerekte de la barikadoj starigitaj de la opozicio por krei civilmilitan situacion. Malgraŭ tio ĉi, multnombraj amaskomunikiloj internaciaj estas preterinte ĉi elstaran fakton en siaj raportaĵoj, memvideble pro avido senkreditigi la venezuelan registaron kaj kvalifiki ĝin "murdista". Ili certigas ke ĉiuj mortintoj estas studentoj aŭ opoziciuloj murditaj de la sekurecaj fortoj de la venezuelregistaro.

La malneta listo de la gemortintoj, farita iam dum la intensiĝo de la malmoderagoj (kiam kalkuliĝis 41 pereintoj), montris ke nur 6 personoj mortis pro ekscesoj de kelkaj anoj el la sekurecaj fortoj —kiuj, kromdirende, estis senatende enprizonigitaj kaj juĝitaj—. La barikadoj kaj embuskiloj lokitaj de la opozicio ĉe vojoj kaj stratoj estis la precipaj kaŭzoj de morto, rekte aŭ nerekte.

La cirkonstancoj de ĉiu pereo estis konitaj kun tre da klaro, eĉ en la komencaj esploradoj de la sekurecaj funkciularoj kaj de ĵurnalistoj; en kiuj aperis tiumomente la jeno:

6 personoj mortas pro pafoj atribuitaj al la sekurecaj fortoj: Alejandro Márquez (atribuite al la GNB, 7 funkciuloj sub enketoj), Geraldine Moreno Orozco (atribuite al la GNB, 7 funkciuloj sub enketoj), Bassil Da Costa (atribuite al funkciulo de la SEBIN jam identigita kaj haltigita), Juan Montoya (atribuite al SEBIN, pluraj funkciuloj sub enketoj), Glidis Karelis Chacón Benítez (atribuite al la Polico de la municipo Chacao; 3 funkciuloj sub enketoj) kaj Jesús Enrique Acosta Matute (atribuite al funkciulo de la CICPC jam malliberigita).

6 personoj mortas viktime de barikadoj aŭ embuskiloj almetitaj de la opozicio: Luis Gutierrez, Deivis Durán, Eduardo Anzola, Elvis Rafael Durán De La Rosa, Doris Elena Lobo, Julio González.

10 personoj mortas kiam klopodis transpasi barikadojn aŭ ilin formovi: Gisella Rubilar, José Gregorio Amaris Cantillo, Acner Isaac López Lyón, Giovanni Pantoja, Antonio José Valbuena Morales, Arturo Alexis Martínez, Ramzor Ernesto Bracho Bravo, José Guillén Araque, Adriana Urquiola, Miguel Antonio Parra.

3 personoj mortas agresate defendante barikadon: José Ernesto Méndez, Mariana Ceballos, Argenis Hernández.

10 personoj mortas pro politikmalmodero de malsamaj klasoj: Roberto Redman, Génesis Carmona, Wilmer Juan Carballo Amaya, Daniel Tinoco, Angelo Vargas, Guillermo Sánchez, Juan Orlando Labrador Castiblanco, Jhon Rafael Castillo Castillo, Wilfredo Rey, José Cirilo Darma García.

2 personoj mortas pro ĉirkaŭsieĝo en siaj domoj aŭ pro malebligo alveni kuracajn centrojn: María Julieta Heredia, Luzmila Petit de Colina.

3 personoj mortas akcidente ĉe la tumultoj: Jimmy Vargas, Franklin Alberto Romero Moncada, Roberto Annese.

Persono kun mortkaŭzoj ankoraŭ difinotaj: Joan Quintero.

Ses el la pereintoj estis funkciuloj de la Nacia Bolivarisma Gvardio (Acner Isaac López Lyón, Giovanni Pantoja, Jhon Rafael Castillo Castillo, Miguel Antonio Parra, Ramzor Ernesto Bracho Bravo, José Guillén Araque). Unu el la pereintoj estis funkciulo de la Nacia Bolivarisma Polico (José Cirilo Darma García).

La veraj motivoj de la nordamerika imperio

“I, Barack Obama, President of the United States of America, understand that the situation in Venezuela, including the situation of the Government as to the erosion of human rights guarantees, the persecution of political opponents, the restriction of the freedom of press, the use of violence, violations and abuse of human rights, the arbitrary arrest and detention of protesters who are against the government, as well as the heightened presence of significant public corruption, constitutes an unusual and extraordinary threat to the national security and foreign policy of the United States, and thus I declare a national emergency in order to deal with this threat.“
"Mi, Barack Obama, Prezidento de Usono, komprenas ke la situacio en Venezuelo, inkluzive la situacion de la registaro rilate la erozion de la garantioj pri homrajtoj, la persekutado kontraŭ politikopoziciuloj, la restrikto je la gazetlibereco, la utiligo de malmodero, perfortoj kaj fiuzoj je homaj rajtoj, la arbitra arestado kaj deteno je protestantoj kiuj kontraŭstaras la registaron, tiel kiel la pliakriĝa ekzisto de grava publikkorupteco, konsistigas neoftan kaj eksterordinaran minacon kontraŭ la nacia sekureco kaj eksterlanda politiko de Usono, kaj tial mi deklaras nacian krizon cele de alfronti ĉi minacon."

Tio kio vere strangas pri la emisio de la dekreto de Obama, estas ke oni deklaras "nacian krizon" en Usono kaŭze de serio da problemoj internaj de la venezuela respubliko. Neniu el la situacioj menciitaj kiel motivo de tia "krizo" reprezentas ian minacon (eĉ ne malproksiman aŭ nerektan) kontraŭ Usono; tamen la nordamerika registaro ne dubas kvalifiki la situacion en la sudamerika lando kiel minacon neoftan kaj eksterordinaran kontraŭ la nacia sekureco kaj eksterlanda politiko de Usono.
La internacia analizisto Franklin González, manifestis ke Venezuelo estas unu el la landoj kiuj plej antaŭenigis la novajn meĥanismojn por la latinamerika integriĝo, kaj tio sendube estas "malbona ekzemplo laŭ la reprezentema demokratio, laŭ la superregado kaj laŭ kiuj ĉiam pensis pri Venezuelo kiel la (lialandan) domkorton". Referencis ke nuntempe la lando "estas konata tra la mondo pro sia ekstera politiko, kaj pro la disvolvado je internaj politikoj kiuj estis realigate, kiel la misioj bolivarismaj. La (eks)prezidento Chávez estas registo kiu konatas ĉe la plej malproksimaj anguloj de la planedo".
La analizisto rimarkigis ke "Venezuelo reprezentas multon por la faktaj potencoj de Usono, havas enviindan situon, estas anda lando, atlantika, kariba kaj havas landlimojn kia la Amazonio, de vidpunkto geografia sia situo estas strategia kaj de vidpunkto ekonomia ĝi havas grandajn resursojn tre deziratajn, ĉefe dum ĉi tiuj momentoj de kapitalisma krizo".

Tiuj kiuj konas la agmanieron de la nordamerika registaro, bone scias kion signifas la akuzoj de Obama. Kaj tiuj kiuj nescias, povas pridemandi iliajn implicojn al iu ajn civitano el la nacioj militinvaditaj laŭ fiusonaj ordonoj, inter ili, la milionoj da afganoj kaj irakanoj kiuj rezistas, eĉ hodiaŭ, la hororon de la usona okupacio.

Same ol pri tiaj landoj, la usona celo pri Venezuelo estas la sama: havigi al si ĝiajn energiajn resursojn por superi la gravan ekonomian krizon kaj financan kiu ŝakigis la usonan mondhegemonion, fronte al ŝprucantaj potencoj kia Ĉinio. Antaŭvide la neeblecon subteni la operacian koston, politikan kaj median de la skistpetrola produktado; registaro obeema kaj koruptita en la lando de plejmultaj energiaj rezervoj el la planedo, estiĝas ĉiufoje pli necesa. Ĉefe antaŭ la antaŭvidoj pri ebla stabiliĝo de la prezoj de nafto monde, por la dua semestro ĉijara.n/a