Esperanto Fácil, kurso por hispanoparolantoj ekde Venezuelo

La 19an de Septembro 2015, aperis la kurso
“Esperanto Fácil” ĉe Youtube, farita de Isaac
Santiago. Post kvar monatoj jam estas
alŝutitaj la unuaj 10 lecionoj kaj mankas
proksimume aliaj 5 lecionoj. Ekde la sesa,
ĉiu leciono havas specialan invititon, ĝis nun
partoprenis Soraya Álvarez de Argentino,
Flama Floro de Vjetnamio, Olga Shiliaeva de
Rusio, Pradip Guimire de Nepalo kaj Namir
Rodríguez de Dominika Respubliko. Jezer
Dorante de Venezuelo ankaŭ helpis per la
plibonigado de la sono.
Tiu ĉi kurso distingiĝas ĉar ĝi komenciĝas
ekde la parto plej simila al la hispana kaj pro
tio en la unuaj lecionoj oni ne bezonas lerni
pri fonetiko aŭ ortografio. Krome en ĉi tiu
kurso, kontraste kun multaj aliaj esperantaj
kursoj, ne komenciĝas de la instruado de la
tutan fonetikon en la unua leciono, fakte en
la unuaj 10 lecionoj, restas ankoraŭ instrui tri
fonemojn (ĥ, ĵ kaj z).
Ankaŭ la kurso havas la avantaĝon ke ĉio
estas klarigita per aŭdo, kontraste kun multaj
aliaj kursoj kiuj nur havas aŭdon en la
esperanta parto.
Esperanto Fácil, nova esperanto-kurso ĉe Youtube
Asembleo
Dum kvar monatoj la videoj jam havas pli ol 2000
vizitojn de 43 landoj, la landoj kiuj havas pli da vizitoj
estas Argentino, Meksiko, Venezuelo, Hispanio kaj
Kolombio.
La ligilo de la unua leciono estas:
https://www.youtube.com/watch?v=6WI42Tyvx8Qn/a