Rondvojaĝoj

La rondvojaĝoj estas bonega ebleco konatiĝi kun homoj el aliaj landoj.

Se vi estas venezuelano, Venezuela Esperanto-Asocio invitas vin akcepti eksterlandajn gastojn (vi povas elekti ĉu vi ankaŭ akceptus ilin en via hejmo), ĉu en via domo, ĉu en via klubo, ĉu persone ĉe biero. Vi povas akompani la eksterlandan gaston kaj montri vian urbon, vi povas montri vian lernejon aŭ vian firmaon. Estas multaj eblecoj riĉigi vian horizonton kaj ekkoni fremdajn kulturojn.

Se vi estas eksterlandano ni petas vin anonciĝi antaŭe kaj ni provos aranĝi por vi rondvojaĝon. Tiel vi multe pli bone konatiĝas kun la venezuela kulturo ol tra la okuloj de hotelo kaj plaĝo. Ni invitas vin al nia lando, ĉar Venezuelo vere meritas viziton.
Pliajn informojn vi trovos estonte trovos ĉe la paĝo: Vizitu Venezuelon!

Kontakto: